Meta (firmao)

Meta Platforms, Inc., antaŭe Facebook, Inc., estas usona transnacia firmao kun ĉefsidejo en Menlo Park, Kalifornio. La kompanio posedas la sociajn retojn Facebook, Instagram kaj tujmesaĝilojn WhatsApp kaj Facebook Messenger, kaj la porteblan komputikfirmaon Oculus. La firmao estis fondita en la mezo de 2004, proksimume duonjaron post la establado de la socia retejo Facebook, kiun ĝi posedas. La retejo estis fondita de Mark Zuckerberg, Eduardo Severin, Dustin Moscovitch, Chris Hughes kaj Andrew McCollum dum ili estis studentoj en Universitato Harvard, la 4-an de februaro 2004. La ĉefa enspezo de la firmao venas de reklamoj en la servoj kiujn ĝi posedas same kiel de ĝiaj reklamoj enkonstruitaj en retejoj de la tuta mondo, sed parto de ĝia enspezo ankaŭ venas de aliaj produktoj, kiel la virtuala donacbutiko aŭ virtualaj kreditservoj por apoj, kiel FarmVille. La firmao estas unu el la kvin Grand-Tekaj firmaoj (angle Big Tech) - la plej grandaj informteknologiaj firmaoj en Usono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne